Arturo Umberto Illia

Arturo Umberto Illia
Persona informo
Arturo Umberto Illia Francesconi
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1900 (1900-08-04)
en Pergamino
Morto 18-an de januaro 1983 (1983-01-18) (82-jaraĝa)
en Kordobo
Tombo Mausoleum of the Fallen in the Revolution of 1890 (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Bonaero Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Unión Cívica Radical del Pueblo (en) Traduki (1957–1972)
Unuiĝo Civitana Radikala (1918–1957) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Arturo Umberto Illia
Familio
Patro Martín Illia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Silvia Martorell (en) Traduki (1939–1966) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Bonaero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Arturo Umberto Illia ricevas la prezidentecon de Argentino la 12a de oktobro de 1963. Liaflanke akompanas la estroj de la Argentina Mararmeo, Eladio Modesto Vázquez kaj de la Argentina Armeo, Juan Carlos Onganía, kiu elpostenigos lin.
Arturo Illia kun prezidenta bendo.
Asunción del Presidente Arturo Illia de Rafael A. Del Zoppo, 1963, inko kaj krajono
Arturo Illia ricevas la Prezidenton de Francio, Charles de Gaulle. (Foto publikita en Clarín la 4-a de oktobro de 1964).
Arturo U. Illia.
Arturo Illia ricevas la Prezidenton de Ĉilio, Eduardo Frei Montalva.
Manifestacio kontraŭ Illia. La argentinaj amaskomunikiloj ludis gravan rolon por la malstabiligo de lia regotempo (foto de la gazeto Panorama).
Arturo Illia abandonante la registarejon post sia elpostenigo. (Foto de la Revuo Gente).
Homamaso akompanas Illia en lia elpostenigo.

Arturo Umberto Illia (Pergamino, Provinco Bonaero, 4-a de aŭgusto de 1900 - Kordobo, Provinco Kordobo, 18-a de januaro de 1983) estis kuracisto kaj politikisto argentina membro de la Unión Cívica Radical. Li iĝis deputito, vicguberniestro de Kordobo kaj la unua demokratie elektita Prezidento de Argentino je la 12-a de oktobro 1963 ĝis la 28-a de junio 1966.

Dum lia regado oni nuligis la prinaftajn kontraktojn subskribitajn de Frondizi kun eksterlandaj entreprenoj, oni helpis la ekspluatadon el nafto kaj la strategiajn resursojn fare de la ŝtato, oni helpis la enlandan industrion, oni dediĉis la 23% el la ŝtata buĝeto al la edukado (la plej alta en la historio de la lando)[1] [2] [3], la MEP kaj la Industria Ekstera Produkto kreskis (tiu lasta je vertiĝa 19% en 1964), malaltiĝis la sendungeco, malaltiĝis la ekstera ŝuldo, progresis plano de legosciado kaj oni aprobis leĝojn pri minimuma salajro kaj pri medicinoj[4].

Unu el ĉefaj karakteroj kiujn indikas la partianoj de Illia estas lia honesteco, ekzemple Illia vivis preskaŭ sian tutan vivon en mezklasa domo de Cruz del Eje, kie li dediĉis sin al la medicino, kaj neniam uzis sian influon siafavore, kaj tiele eĉ devis vendi sian aŭton dum regado kaj ne uzis publikajn monojn por financi sian kuracadon. Post sia regado, li pluaktivis politike, malakceptis la emeritigon kaj vivtenis sin laborante en panfarejo de amiko. [5]

Tamen, lia aŭstera kaj trankvila personeco malhelpis lin dum lia regado, ĉar estis uzita de la opoziciantaj sektoroj kiuj akuzis lin per falsa bildo de "malrapida" prezidento. Por enketo kiu serĉis rangordon pri honesteco, Illia estis la unua argentina politikisto kaj la tria en listo de pli ol 100 personoj. [6]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-30. Alirita 2014-04-01.
  2. http://www.clarin.com/politica/Illia-ejemplo-modestia-principios_0_849515106.html
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-30. Alirita 2014-04-01.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-05. Alirita 2014-04-01.
  5. http://www.continental.com.ar/opinion/bloggers/blogs/alfredo-leuco/illia-en-pijamas/blog/1385338.aspx Arkivigite je 2014-04-07 per la retarkivo Wayback Machine Illia en pijamas de Alfredo Leuco
  6. http://www.clarin.com/politica/Ranking-honestidad-argentinos-votados-muertos_0_986901558.html

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search